Studstipendio

From Wikimania 2012 • Washington, D.C., USA
This page is a translated version of the page Scholarships and the translation is 91% complete.
Outdated translations are marked like this.
Update: The scholarship applications are now closed and under review by the Scholarship Committee. Recipients will be notified in early April. Thanks to all the great applicants; we appreciate your patience!



Programo de la studstipendioj por 2012-Vikimanio

Bildo de Vaŝintono (DC)


Vikimanio 2012', la 8a jara internacia konferenco, okazos de la 12a ĝis la 15a de julio 2012, en Vasintono (DC), Usono. La Vikimedia Fondaĵo kaj kelkaj lokaj asocioj (Wikimedia Aŭstrio, Francio, Hungario kaj Israelo) ofertas limigitan nombron da studstipendioj por malaltigi la kostojn por elektitaj individuaj prelegoj en Vikimanio.

Ambaŭ plena kaj parta studstipendioj estas haveblaj por Vikimanio 2012:

  • Plena studstipendio kompensos rondvojaĝon, gastigadon kaj aliĝon.
  • Parta studstipendio kontribuos ĝis 300 € da vojaĝkostoj.

Celoj de la programo

  • Por igi Vikimanion 2012 sukcesoplena kaj produktiva internacia konferenco.
  • Por subteni la projektojn de Vikimedio instigante al partopreno.
  • Por riĉigi la konferencon per ĉeesto de diversaj grupoj da partoprenantoj en la Vikimedia movado.

Pri kandidatiĝo por studstipendio

Ĉu vi deziras renkonti ricevintojn?

Por plu lerni pri la kandidatoj por stipendioj kiuj sukcesis, renkontu kelkajn lastjarajn ricevintojn! Daŭrigu ...

Elektebleco (kiu povas kandidatiĝi por stipendio ? ): Iu ajn aktiva kontribuanto de Vikimedia projekto kaj/aŭ Vikimedia voluntulo en iu ajn alia fako, el iu ajn mondparto estas konsiderita elektebla. Partoprenantoj en aliaj iniciatoj pri libera sciaro, libera programaro, kunlaboraj kaj /aŭ klerigaj ankaŭ estas instigitaj kandidatiĝi.

Elekto: Ĉiuj kandidatiĝoj por stipendioj estas ekzamenotaj de stipendia ekzamenkomitato. Kriterioj por elekti stipendiricevontojn estis difinitaj de la stipendia ekzamenkomitato laŭ la celoj kaj enfkusitaj fakoj de Vikimanio kaj Vikimedio. Vidu “Stipendielekto" sube por pli da detaloj pri elekto-kriterioj kaj -proceso.

Limdato por kandidatiĝo: La limdato por kandidatiĝi por la stipendiprogramo de Vikimanio estas la 16a de februaro 2012 je 23:59:59 UTC. Kandidatiĝoj ne estos akceptitaj post tiu limo.

Por pli da informoj pri la stipendiprogramo de Vikimanio 2012, bonvolu viziti paĝon pri plej oftaj demandoj.

Proceso

La Stiprendia ekzamenkomitato taksas stipendikandidatojn laŭ norma kriteriaro. La planita tempolinio por la stipendiprogramo estas jena:

  • 16a de januaro – 16a de februaro 2012 – stipendikandidatiĝo malfermita.
  • Januaro – komenco de marto 2012 – La stipendia komitato ekzamenos kandidatiĝojn.
  • Fine de marto – Kandidatoj estas informitaj pri finaj decidoj.

La stipendioj de la Vikimedia Fondaĵo estos proksimume disdonitaj tra la diversaj mondpartoj jene:

Afriko 10%
Azio & Pacifiko 30%
KSŜ 10%
Eŭropo 10%
Mezoriento kaj Nordafriko 10%
Nordameriko 10%
Sudameriko 20%
Regionoj kiel difinitaj de Internacia Telekomunika Unio (ITU)

La samaj elektokriterioj (vidu sube) estos uzataj por taksi ĉiujn stipendikandidatiĝojn, sed kandidatiĝoj estos komparitaj kun kandidatoj ene de la sama mondparto. La stipendia ekzamenkomitato konservas la rajton devojiĝi de tiuj kriterioj, en kazo de manko de taŭgaj kandidatoj.

Stipenditipoj

Ambaŭ plena kaj parta studstipendioj estas haveblaj por Vikimanio 2012:

  • Plena studstipendio kompensos rondvojaĝon, gastigadon kaj aliĝon.
  • Parta studstipendio kontribuos ĝis 300 € da vojaĝkostoj.

La samaj elektokriterioj estos uzataj por ambaŭ ricevontotipoj. Sur la stipendikandidatiĝo bonvolu informi pri via eventuala konsento akcepti partan stipendion. Kiam ni ekzamenos kandidatiĝojn laŭ financaj eblecoj, ni konsideros ke ĉiuj kiuj akceptos partan stipendion konsentas helpi tiujn kiuj havas pli malaltajn rimedojn partopreni Vikimanion.

Elektokriterioj 2012

Elektokriterio: Ĉefa kriterio
Aktiveco en la Vikimedia movado (envikia kaj ekstervikia)
Aktiveco ekstere de Vikimedio (en kongruaj organizaĵoj)
Estontaj celoj por partopreni en la Vikimedia movado

Kandidatoj estos taksitaj laŭ tiuj 3 dimensioj:
A: Nuna/historia partoprenonivelo en Vikimedio (50% el la tuta poentaro),
B: Nuna/historia partoprenonivelo en alia iniciato pri libera sciaro, libbera programaro kunlaboro aŭ/kaj kleriga (15% el la tuta poentaro), kaj
C: Estontaj celoj por partopreni en la Vikimedia movado (35% el la tuta poentaro),

Aktivaj ene de Vikimedio (50%)

Kandidatoj aktivaj ene de Vikimedio ' estas partoprenantoj forte implikitaj en Vikimediaj projektoj: redaktantoj, vikimediistoj, anoj de la komunumo kiuj aldonas valoron al Vikimanio per sia sperto, scio, kaj sindediĉo en retaj kaj eksterretaj aktivecoj, kiaj implikiĝo en aktiveco en loka asocio, renkontiĝoj , ktp. Por emfazi tion, kandidatoj skribu pri siaj spertoj en partopreno en vikipedia aktivado reta (kiel redaktado) kaj eksterreta (kiel renkontiĝoj, GLAM kaj kampusa ambasadprogramo).

4 = Tre altnivela partoprenanto, difinita per konstanta implikiĝo kaj alta influo en du aŭ pli da projektoj, lokaj asocioj aŭ vikimedia iniciato (aŭ kiel ekzamenantoj taksas tre altnivela)
3 = Altnivela partoprenanto, difinita per konstanta implikiĝo kaj alta influo en unu aŭ pli da projektoj, lokaj asocioj aŭ vikimedia iniciato (aŭ kiel ekzamenantoj taksas altnivela)
2 = Meznivela partoprenanto, difinita per konstanta implikiĝo kaj meza influo en unu aŭ pli da projektoj, lokaj asocioj aŭ vikimedia iniciato (aŭ kiel ekzamenantoj taksas meznivela)
1 = Malaltnivela partoprenanto, difinita per relative nova uzantokonto malmultaj redaktoj kaj malgranda aŭ nenia implikiĝo en lokaj asocioj aŭ vikimedia iniciato
0 = Nepartoprenanto, difinita per tute nova uzantokonto, neniaj redaktoj kaj neniu implikiĝo en vikimedia projekto aŭ iniciato

Aktiveco ekstere de Vikimedio (15%)

Aktiveco ekstere de Vikimedio mezuras signifoplenan aktivecon de kandidatoj ekstere de la Vikimedia movado. Tio inkluzivas aliajn aktivecojn rilatajn al Inform- kaj komunikad-teĥnologioj, libera programaro, klerigaj institucioj, ktp. Tiuj partoprenantoj devos elmontri inventemon, partoprenon en aliaj aspektoj de la movado por libera kulturo kaj malfermita kodo.

Estas mezuro por tiuj kiuj montris eblan potencon por aldoni valoron al la Vikimediaj projektoj kaj movado, kiuj povas plibonigi kaj konstrui sur tiu potenco ĉe Vikimanio kaj povas dissemi tion kion ili lernis dum Vikimanio al siaj respektivaj komunumoj. Se sencohave, kandidatoj skribu pri siaj spertoj en aliaj kompareblaj organizaĵoj.

4 = Altnivela partoprenanto, difinita per implikiĝo en iniciatoj por libera sciaro, libera programaro kunlaboraj aŭ klerigaj kun tre alta ebleco profiti al Vikimedio.
3 = Mez- ĝis alt-nivela partoprenanto, difinita per implikiĝo en iniciatoj por libera sciaro, libera programaro kunlaboraj aŭ klerigaj kun alta ebleco profiti al Vikimedio.
2 = Meznivela partoprenanto, difinita per implikiĝo en iniciatoj por libera sciaro, libera programaro kunlaboraj aŭ klerigaj kun ia ebleco profiti al Vikimedio.
1 = Malaltnivela nova partoprenanto, difinita per implikiĝo en iniciatoj por libera sciaro, libera programaro kunlaboraj aŭ klerigaj kun malala ebleco profiti al Vikimedio.
0 = Nepartoprenanto, difinita per neimplikiĝo en iniciatoj por libera sciaro, libera programaro kunlaboraj aŭ klerigaj.

Estontaj planoj por partopreni en la Vikimedia movado (35%)

Oni atendas de kandidatoj ke ili havu konkretajn planojn pri kiel partopreno en Vikimanio influos en ilia estonta implikiĝo en la Vikimedia movado. Kandidatoj klarigu kial ili interesiĝas partopreni en Vikimanio: kiun influon ili povas alporti al la konferenco kaj kion ili esperas elpreni el ĝi.

4 = Tre forta deziro estonte implikiĝi en la Vikimedia movado: specifaj, konkretaj ideoj pri kiel apartaj kapabloj stiloj kaj intersoj de kandidato povas enkorpiĝi en la Vikimedian movadon kaj plibonigi ĝin.
3 = Forta deziro estonte implikiĝi en la Vikimedia movado: iom malpli disvolvitaj ideoj pri kiel apartaj kapabloj stiloj kaj interesoj de kandidato povas enkorpiĝi en la Vikimedian movadon kaj plibonigi ĝin.
2 = Ia deziro estonte implikiĝi en la Vikimedia movado:malprecizaj kaj ne tre disvolvitaj ideoj pri kiel apartaj kapabloj stiloj kaj interesoj de kandidato povas enkorpiĝi en la Vikimedian movadon kaj plibonigi ĝin.
1 = Malalta aŭ malklara deziro estonte implikiĝi en la Vikimedia movado: malprecizaj kaj ne maturiĝintaj ideoj pri kiel apartaj kapabloj stiloj kaj interesoj de kandidato povas enkorpiĝi en la Vikimedian movadon kaj plibonigi ĝin.
0 = Neniu plano estonte implikiĝi en la Vikimedia movado

Asociaj stipendioj

Iuj Vikimediaj lokaj asocioj provizas kromajn stipendiojn por partoprenantoj el sia mondparto. Bonvolu legi la respektivajn stipendipaĝojn por pli da informoj.

Kandidatiĝoj estos kolektitaj tra la centra stipendia retejo kaj poste disdonita al al lokaj asocioj. Stipendikandidatiĝoj kiuj ne estos aprobitaj de lokaj asocioj reiros al la ĝenerala stipendiaro.

  • Aŭstrio:
  • Francio:
    • 10 000 € da stipendioj por ricevontoj elektotaj de Vikimedio Francio (asocianoj, aliaj francparolantoj, ktp.) kaj 10 000 pliaj € en la ĝeneralan stipendifonduson.
  • Hungario:
    • 6 partaj stipendioj, je sume ĝis 900 000 HUF (ĉ 3 600 USD) por repagi flugon, restadon kaj aliĝkostojn. Stipendioj estos uzataj por kompletigi internaciajn partajn stipendiojn kaj helpi tiujn kiuj ne ricevos internacian stipendion.
  • Israelo:
    • 4 stipendioj, je po ĝis 2 000 USD por repagi flugon, restadon kaj kelkajn aliajn kostojn

Demandoj

Por pli da informoj pri la stipendiprogramo de Vikimanio 2012 , bonvolu viziti la Demando- kaj Respond-paĝon.

Kandidatiĝu

Kandidatiĝo por stipendioj estas malfermitaj ĝis la 16a de februaro 2012.